Accueil > Chansons > Marŝo de l’anarkistoj

Marŝo de l’anarkistoj

Ĉernij, Konstantin


de Konstantin Ĉernij, tradukita de Aleksandro Levandovsky


Ni kantu do fratoj dum tondro timigas,
Dum forta eksplodo, dum fajr’ ruinigas,
Sub nigra standardo de l’ granda batal !
Alarmsonorado nun estu signal !
 
Detruu ni fratoj palacojn idolon,
Disrompu katenojn, elmontru la volon,
Sufiĉe nin mokis fripona la land’
Popolan suferon dronigu en sang !
 
Vekiĝis, ribelis la vol’ de l’ popolo
Pro l’ ĝem’ komunuma, pro l’ vok’ Ravaŝola.
El ĝemoj naskiĝis potenca signal’,
Ĝi vokas senĉese al brava batal’.
 
Amikoj suferas en vasta Rusio,
En bela Parizo kaj en Sibirio.
Martiroj-amikoj nin vokas ĝis nun,
Kaj al perfortuloj jam venas mortpun’.
 
Sennombre mortfalas en malliberejo.
Ho bela libero, ho ĝusta ideo,
Sennombraj amikoj jam servis al vi.
Pro la vero mortfalis en lukt’ pro l’ soci’.

Oni ripetas la unuan strofon.

El rusa lingvo esperantigis A. Levandovsky.


« Marŝo de l’anarkistoj » de Konstantin Ĉernij, tradukita de Aleksandro Levandovsky
Senneciaca asocio tutmonda (SAT). — Proletaria kantaro. — Leipzig ; Düsseldorf : Eldona Fako Kooperativa, 1924. - 180 p. — P. 108-109

Senneciaca asocio tutmonda (SAT). — Proletaria kantaro. — Leipzig : Eldona Fako Kooperativa Düsseldorf, 1924. - 180 p. — P. 108-109

https://eo.wikisource.org/wiki/Proletaria_Kantaro/Mar%C5%9Do_de_l%E2%80%99_anarkistoj